Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/341

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tuj sur la ferdeko, ili malsupreniris la ŝtupojn de iu eta abrupta ŝtuparo, de iu ŝtupetaro pliĝuste, kiu estis alkroĉita al iu klappordo, klappordo kiu refermiĝis malantaŭ ili.

Piede de la ŝtupetaro, estis, brile lumigata de lampo, iu loĝejeto kun tre mallargaj dimensioj kie jam troviĝis Rajmonda, kaj kie ili havis ĝuste la lokon por sidiĝi ĉiuj tri. Lupeno malkroĉis voĉtubon kaj ordonis : "Ni ekiru, Ŝaroleo".

Izidoro havis la malagrablan impreson kiun oni travivas malsupreniri en lifto, la impreson de la planko, de la tero kiu elglitas sub vi, la impreson de la vakuo. tiun ĉi fojon estis la akvo kiu elglitis, kaj la vakuo estiĝis, malrapide...

- He, ni sinkas ? rikanis Lupeno. Ne maltrankviliĝu... la tempo trairi de la supra groto kie ni estas, al iu malgranda groto situanta tute malsupren, duone malfermita al la maro, kaj kie ni povas eniri dum basa tajdo... ĉiuj plukistoj de konkoj konas ĝin... Ha ! dek sekundojn de halto... ni trapasas... kaj la pasejo estas mallarĝa ! ĝuste la grandeco de la submarŝipo...

- Sed, pridemandis Botreleo, kiel okazas