Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/342

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la fiŝistoj kiuj eniras en la malsupran groton ne scias ke ĝi estas supre truita kaj komunikiĝas kun alia groto el kiu deiras ŝtuparo kiu trairas la Nadlon ? La vero estas al dispono de iu ajn.

- Eraro, Botreleo ! La volbo de la malgranda publika groto estas fermita, dum basa tajdo, de movebla ŝtonkolora plafono kiun la maro leviĝante movas kaj levas kun si, kaj kiun la maro malleviĝante hermetike relokas sur la malgranda groto. Tial dum alta tajdo, mi povas trairi... Estas sagaca, ĉu ne... Ideo de mi, tio... Estas vere ke nek Cezaro, nek Ludoviko la XIVa, unuvorte ke neniu el miaj prapatroj povis eltrovi ĝin ĉar ili ne posedis la submarŝipon... Ili kontentiĝis per la ŝtuparo kiu tiam malsupreniris ĝis la malgranda funda groto... Mi, mi forigis la lastajn ŝtupojn kaj imagis tiun moveblan plafonon. Iu donaco kiun mi lasas al Francio... Rajmonda, karunjo mia, elŝaltu la lampon kiu estas apud vi... ni ne plu bezonas ĝin... male.

Fakte, pala lumeto kiu ŝajnis la koloro mem de la akvo, estis akceptinta ilin je la eliro el la groto kaj eniris en la kajuton tra la du lukoj kies ĝi estis provizita kaj