Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/343

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tra dika vitra kupolo kiu elstaris la ferdekan plankon kaj ebligis ekzameni la suprajn martavolojn.

Kaj tuj ombro glitis super ili.

- La atako tuj okazos. La malamika ŝiparo ĉirkaŭas la Nadlon... Sed tiom kava kiom estas la nadlo, mi demandas al mi kiel ili baldaŭ penetros ĝin...

Li prenis la voĉtubon :

- Ni ne forlasu la fundojn, Ŝaroleo... Kien ni iras ? Sed mi diris tion al vi... al Haveno-Lupeno... kaj plenrapide, ĉu ne ? Necesas havi akvon por albordiĝi... ni havas damon kun ni.

Ili flugtuŝis la ebenaĵon de rokoj. La algoj, levitaj, staris kiel peza nigra vegetaĵaro, kaj la profundaj fluoj faris ilin gracie ondi, ilin relasi kaj etendi kiel hararoj kiuj ŝvebas. Iu ombro denove, pli longa...

- Estas la torpedoŝipo, diris Lupeno..., la kanono baldaŭ kraĉos fajron... Kion faros Duge-Truino ? Bombardi la Nadlon ? Tio kion ni perdas, Botreleo, ne spektante la renkontiĝon de Duge-Truino kaj de Ganimard ! La renkontiĝo de teraj fortoj kaj de