Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/344

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

militŝipaj fortoj !... Hej, Ŝaroleo ! ni dormas...

Ni tamen sagis rapide. La sablokampoj postvenis la rokojn, post ili vidis preskaŭ tuj aliajn rokojn kiuj signalis la dekstran pinton de Etretat, la arkon de Almonto. Fiŝoj forfuĝis je ilia alproksimiĝo. Unu el ili, pli aŭdaca, alkroĉiĝis al la luko, kaj ĝi rigardis ilin per siaj dikaj okuloj senmovaj kaj fiksaj.

- Bonege, ni iradas, ekkriis Lupeno... Kion vi opinias pri mia nuksoŝelo, Botreleo ? Ne malbona, ĉu ne ?... Vi memoras la aventuron de la Sep-de-kero [Arseno Lupeno, Ĝentlemano-ŝtelisto], la mizera fino de inĝeniero Lakombo, kaj kiel, post esti puninta liajn murdistojn, mi proponis al la ŝtato liajn paperojn kaj liajn planojn por la konstruo de nova submarŝipo - ankoraŭ donaco al Francio. Nu ! Inter tiuj planoj, mi konservis tiujn de submergebla motorkanoto, kaj jen kiel vi havas la honoron ŝipiri en mia ĉeesto...

Li alvokis Ŝaroleon.

- Altigu nin, ne plu da danĝero...