Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/353

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La tago komencis malheliĝi. Tamen Botreleo rekonis Herlokon Ĥolmes. La virino estis maljuna. Blankaj haroj kadris ŝian palegan vizaĝon. Ili proksimiĝis ĉiuj kvar. Ili atingis la barieron. Ĥolmes malfermis klapon. Tiam Lupeno antaŭenpaŝis kaj ekstariĝis antaŭ li.

La ŝoko ŝajnis des pli timiga ke ĝi estis silenta, preskaŭ solena. Longe, la du malamikoj interbatalis per rigardo. Iu egala malamo konvulsiis iliajn vizaĝojn, ili ne movis.

Lupeno elparolis kun terura kvieteco :

- Ordonu al viaj viroj lasi tiun virinon.

- Ne !

Oni povis kredi ke unu kaj la alia, ili timis komenci la superan lukton kaj ke unu kaj la alia, ili kolektis ĉiujn siajn fortojn. Kaj tiufoje ne pli da vanaj vortoj, ne pli da mokemaj provokoj. La silento, iu silento de mortinto.

Freneza pro turmentiĝo, Rajmonda atendis la rezulton de la duelo. Botreleo estis kaptinta ŝian brakon kaj tenis ŝin senmovan.

Post momento, Lupeno ripetis :