Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/352

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ne. Li signis tra la fenestro kiu rigardas al la ebenaĵo... kvazaŭ se li alvokis iun.

Lupeno ŝajnis heziti. Kriego ŝiris la aeron. Rajmonda ĝemis :

- Estas via patrino... mi rekonas...

Li ĵetis sin al ŝi, kaj kuntirante ŝin en stato de vivoplena pasio :

- Venu... ni forfuĝu... vi unue...

Sed tuj li ekhaltis, konfuzegita, skuita.

- Ne, mi ne povas... estas abomena... Pardonu min... Rajmonda... la kompatinda virino tien... Restu ĉi tie... Botreleo, ne forlasu ŝin.

Li sagis laŭlonge de la taluso kiu ĉirkaŭas la farmbienon, turnis, kaj sekvis ĝin, kurante, ĝis apud la bariero kiu malfermiĝas sur la ebenaĵo... Rajmonda, kiun Botreleo ne sukcesis restigi, alvenis preskaŭ kune kun li, kaj Botreleo, kaŝita malantaŭ la arboj, ekvidis, en la senhoma aleo kiu kondukis de la farmodomo al la bariero, tri virojn kies unu, la plej granda, paŝis ĉe la kapo, kaj kies du aliaj tenis sub la brakoj virinon kiu provis kontraŭstari kaj eligis dolorĝemojn.