Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/351

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Kial mi timas... Estas kiel premateco... Ĉu la aventuro de la kava Nadlo ne estas finita ? Ĉu la sorto ne akceptas la malnodiĝon kiun mi elektis ?

Rajmonda turnis sin, tute maltrankvila.

- Jen Cezarina. ŝi kuras...

La edzino de la doganisto, fakte, alvenis de la farmobieno hastege. Lupeno ĵetegis sin :

- Kio ! Kio estas ? Parolu !

Sufokiĝinta, senspira, Cezarina balbutis :

- Iu viro... mi vidis iun viron en la salono.

- La Anglo de tiu mateno ?

- Jes... sed maskovestita alimaniere...

- Ĉu li vidis vin ?

- Ne. Li vidis vian patrinon. S-ino. Valmeras surprizis lin kiam li estis foriranta.

- Nu ?

- Li diris al ŝi ke li serĉis Ludovikon Valmeras-on, ke li estis via amiko.

- Tiam ?

- Tiam, Sinjorino respondis ke ŝia filo vojaĝis... dum jaroj...

- Kaj li foriris ?...