Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/355

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel vi ŝtelis la nomon de Ĉarmeraso. Kaj tiu kiun vi prezentas kiel vian patrinon, estas Viktoria, via maljuna komplicino, tiu kiu edukis vin...

Ĥolmes faris kulpon. Ekscitita pro sia venĝodeziro, li rigardis Rajmondan, kiun tiuj ĉi reveloj hororigis. Lupeno profitis de la nesingardo. Per rapida movo, li pafis.

- Diable ! kriegis Ĥolmes, kies la brako, trapafata, falis laŭlonge de sia korpo.

Kaj vortatakante liaj homoj :

- Pafu do, vi ! Pafu do !

Sed Lupeno estis saltinta sur ilin, kaj ne forfluis du sekundoj ke tiu dekstra ruliĝis surgrunde, la brusto difektita, dum la alia, la makzelo frakasita, falegis kontraŭ la bariero.

- Elturniĝu, Viktoria, ligu ilin... Kaj nun, al ni ambaŭ, la Anglo...

Li klinis sin, sakrante :

- Ha ! kanajlo...

Ĥolmes estis plukinta sian pafilon per la maldekstra mano kaj celis.

Iu eksplodo... iu suferega krio...