Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/356

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rajmonda sin deĵetis inter la du viroj, fronte al la Anglo. Ŝi ŝanceliĝis, metis la manon al sia gorĝo, restariĝis, turniĝadis kaj falegis ĉe la piedoj de Lupeno.

- Rajmonda ... Rajmonda !

Li ĵetis sin sur ŝin kaj premis ŝin kontraŭ li.

- Mortinta, li diris.

Estis iu momento de stuporo. Ĥolmes ŝajnis konsternita pro sia ago. Viktoria balbutis :

- Mia infano... Mia infano...

Botreleo antaŭpaŝis al la junulino kaj klinis sin por ekzameni ŝin. Lupeno ripetis : "Mortita... mortita..." kun atentema tono, kvazaŭ li ne ankoraŭ komprenis.

Sed lia vizaĝo kaviĝis, subite ŝanĝita, distaŭzita pro doloro. Kaj li tiam estis skuata de ia frenezo, faris senkialajn gestojn, tordis al si la pugnojn, piedfrapis kiel infano kiu tro suferas.

- Aĉulo ! li subite kriis en iu atako de hato.

Kaj per timiga puŝo, faligante Ĥolmes-on, li ekkaptis lin ĉe la gorĝo kaj enigis siajn kuntiritajn fingrojn en la karno. La Anglo raslis sen eĉ barakti.

- Mia infano, mia infano, petegis Viktoria...