Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post kelkaj minutoj, la brigadisto revenis sole.

- La ŝoforo ?

- Li servigis sin ĉe la kuirejo, li tagmanĝis, kaj poste...

- Kaj poste ?

- Li forpafiĝis.

- Kun sia veturilo ?

- Ne. Pretekstinte iri viziti iun el siaj parencoj en Uvilo, li prunteprenis la biciklon de la stalisto. Jen sia ĉapelo kaj sia palto.

- Sed li ne foriris nudkape ?

- Li eltiris el sia poŝo kaskedon kaj li surmetis ĝin.

- Iun kaskedon ?

- Jes, el flava ledo, ŝajnas.

- El flava ledo ? Sed ne, ĉar jen ĝi.

- Fakte, Sinjoro enketjuĝisto, sed la sia estas simila.

La substituito aŭdigis rikaneton.

- Tre amuze ! Amuzege ! Ekzistas du kaskedoj... Unu kiu estis reala, kaj kiu konsistigis nian solan pruvobjekton, deiris sur la kapon de la pseŭdo-ŝoforo ! La alia, la falsa, vi ĝin havas inter la manoj. Aĥ ! la bravulo nin trafe superruzis.

- Oni kuratingu lin ! Oni revenigu lin, kriis