Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

S-ro Baptofilo. Brigadisto Kevilono, du el viaj homoj sur ĉevalo, kaj galope !

- Li estas for, diris la substituito.

- Tiom for kiom li estas, necesas ja ke oni arestas lin.

- Mi esperas, sed mi kredas, S-ro enketa juĝisto, ke niaj streboj devus ĉefe koncentriĝi ĉi tie. Bonvolu legi ĉi tiun paperon kiun mi ĵus trovis en la poŝoj de la mantelo !

- Kiu mantelo ?

- Tiu de la ŝoforo.

Kaj la vicprokuroro enmanigis al S-ro Baptofilo kvaroble falditan paperon kie legiĝas tiuj kelkaj vortoj krajone skribitaj per iom vulgara skribmaniero : "Malbeno al la fraŭlino, se ŝi mortigis la estron".

La incidento kaŭzis kelkan emocion.

- Vi kiuj aŭdis, ĝis ! Ni estas avertitaj, flustris la substituito.

- Sinjoro la grafo, reparolis la enketjuĝisto, mi petegas al vi ne maltrankviliĝi. Ankaŭ ne vi, fraŭlinoj. Ĉi tiu minaco tute ne gravas, ĉar la justico estas surloke. Ĉiuj singardoj estos alprenitaj. Mi respondecas pri via sekureco. Koncerne