Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin, Sinjoroj, li aldonis, direktante sin al la du reporteroj, mi kalkulas kun via diskreteco. Estas dank’al mia komplezo ke vi ĉeestis ĉi tiun enketon, kaj tio estus malbone rekompenci min...

Li eksilentis, kvazaŭ iu ideo ektrafis lin, rigardis la du junulojn alterne, kaj proksimiĝis unu el ili :

- Al kiu ĵurnalo vi estas aldungita ?

- Al la ĵurnalo de Rueno.

- Vi havas identigan karton ?

- Jen ĝi.

La dokumento estis en ordo. Estis nenio por diri. S-ro Baptofilo vokis la alian reporteron.

- Kaj vi, Sinjoro ?

- Mi ?

- Jes, vi, mi demandas al vi al kiu redakcio vi apartenas.

- Dio mia, Sinjoro la enketjuĝisto, mi publicas en pluraj ĵurnaloj...

- Vian legitimilon ?

- Mi ne havas tion.

- Ha ! Kaj kiel tio okazas ?...

- Por ke iu ĵurnalo disponigu al vi legitimilon, necesas skribi pluhaveblajn artikolojn.

- Nu ?