Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ĉe la gimnazio Janseno, strato de la Pompilo, numero...

- Ha do, sed, ekdiris S-ro Baptofilo, vi mokas min ! Ne necesus ke tiu agmaniero daŭru !

- Mi konfesas al vi, S-ro enketjuĝisto, ke via surprizo mirigas min. Kio malkonsentas tion ke mi estu studento ĉe la altlernejo Janseno ? Mia barbo eble ? Trankviligu vin, mia barbo estas falsa.

Izidoro Botreleo detiris la kelkajn buklojn kiuj ornamis sian mentonon, kaj lia senbarba vizaĝo aspektis ankoraŭ pli juneca kaj pli rozkolora, iu vera vizaĝo de gimnaziano. Kaj dum infanrido malkaŝis siajn blankajn dentojn :

- Ĉu vi estas konvinkita nun ? Kaj ĉu vi ankoraŭ bezonas pruvojn ? Jen, legu sur tiuj leteroj de mia patro, la adreson : "S-ro Izidoro Botreleo internulo ĉe la gimnazio Janseno de Saillio".

Konvinkita aŭ ne, S-ro Baptofilo ne mienis trovi la rakonton laŭ sia plaĉo. Li demandis per ursa tono :

- Kion vi faras ĉi tie ?

- Sed... mi informiĝas.

- Tiucele estas altlernejoj... la via.

- Vi forgesas, S-ro enketjuĝisto, ke hodiaŭ, la 23a de aprilo, ni estas meze de la paskferio.