Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Nu ?

- Nu, mi havas plenliberecon uzi tiujn feriojn laŭ mia plaĉo.

- Via patro... ?

Mia patro vivas malproksime, funde de Savojo, kaj estis li mem kiu konsilis al mi vojaĉeton al la Manikaj marbordoj.

- Kun falsan barbon ?

- Ho ! Tio ne. La ideo estas de mi. En la gimnazio, ni multe parolas pri misteraj aventuroj, ni legas detektivromanojn kie oni maskovestiĝas. Ni imagas amasojn da implikaj kaj timindaj aferoj. Tiel mi volis amuziĝi kaj mi surmetis falsan barbon. Krome, mi havis la avantaĝon ke oni prenis min serioze kaj mi ŝajniĝi pariza raportisto. Tiel estas ke, hieraŭ vespere, post pli ol iu neinteresinda semajno, mi havis la plezuron konatiĝi kun mia kolego de Rueno, kaj ke tiumatene, eksciinte la aferon de Ambrumesi, li tre afable proponis al mi akompani lin kaj lui aŭton laŭ konto duone-duone.

Izidoro Botreleo diris ĉion ĉi per sincera simpleco, iom naiva, kaj kies ne eblis ne senti la ĉarmon. S-ro Baptofilo mem, dum gardante sin