Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉefafero estas cerbumi. Estas tiom malofta ke la faktoj ne inkludas en si mem sian klarigon. Ĉu ne estas via opinio ? Ĉiaokaze mi ne konstatis aliajn ol tiujn kiuj estas registritaj en la protokolo.

- Mirinde bone ! Tiel ke se mi demandus al vi kiuj estis la ŝtelitaj objektoj en tiu ĉi ĉambro ?

- Mi dirus, ke mi konas ilin.

- Brave ! Sinjoro scias pli multe pri ili ol la proprietulo mem ! S-ro de Jevro havas sian konton : S-ro Botreleo ne havas la sian. Mankas al li biblioteko kaj statuo laŭ reala grandeco kiun neniu neniam rimarkis. Kaj se mi demandus al vi la nomon de la murdisto ?

- Mi ankaŭ respondus al vi ke mi konas lin.

Okazis eksalto ĉe ĉiuj ĉeestantoj. La substituito kaj la ĵurnalisto proksimiĝis. S-ro de Jevro kaj la du fraŭlinoj atente aŭskultis, impresitaj pro la trankvila aplombo de Botreleo.