Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Ĉu ja vi konas la nomon de la murdisto ?

- Jes.

- Kaj la lokon kie li troviĝas, eble ?

- Jes.

S-ro Baptofilo frotis al si la manojn :

- Kia fortuno ! Ĉi tiu aresto honorigos mian karieron. Kaj ĉu vi povas, de nun, sciigi al mi tiujn frakasajn rivelojn ?

- De nun, jes... aŭ, se vi ne vidas ian maloportunaĵon, post unu aŭ du horoj, kiam mi ĝis la fino ĉeestos la enketon kiun vi daŭrigos.

- Sed ne, tuj nun, junulo...

Tiumomente, Rajmonda de Sankta-Verano, kiu ekde la komenco de ĉi tiu sceno, ne estis malrigardadanta Izidoron Botreleon, antaŭenpaŝis al S-ro Baptofilo.

- Sinjoro enketjuĝisto…

- Kion vi deziras, fraŭlino ?

Dum du aŭ tri sekundoj, ŝi hezitis, la okuloj fiksitaj sur Botreleo, poste, alparolanta al S-ro Baptofilo :

- Mi petegas al vi demandi al S-ro la kialon pro kiu li hieraŭ promenis en la kava vojo kiu kondukas al la pordeton.