Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis teatrofrapo. Izidoro Botreleo ŝajnis mirfrapita.

- Mi, fraŭlino ! Mi ! Vi vidis min hieraŭ ?

Rajmonda restis pensema, la okuloj ankoraŭ alfiksitaj al Botreleo, kvazaŭ ŝi strebis bone estigi en si sian konvinkon, kaj ŝi elparolis per serioza voĉo :

- Mi renkontis en la kava vojo, je la kvara posttagmeze, dum mi trairis la arbaron, junulon laŭ la grandeco de sinjoro, vestitan kiel li, kaj kiu havis barbon tonditan kiel la lia... kaj mi havis la impreson kvazaŭ li provis kaŝi sin.

- Kaj estis mi ?

- Ne eblus al mi aserti tion per senkondiĉa maniero, ĉar mia memorado estas iom konfuza. Tamen... tamen ŝajnas al mi... se ne la simileco estas stranga...

S-ro Baptofilo estis konfuzata. Jam trompita de unu el la komplicoj, ĉu li facile akceptus ke ĉi tiu studento azenigus lin ?

- Kion vi respondas, Sinjoro ?

- Ke fraŭlino eraras kaj ke