Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brigadisto... certe ili lasis spurojn... ni retrovos ilin.

- Kaj mi ne bedaŭros, aldonis S-ro de Jevro, scii la kialon de ĉi tiu atako. Bruligi garbojn da pajlo ŝajnas al mi tre senutila.

- Venu kun mi, Sinjoro grafo... la motivon, eble mi baldaŭ diros ĝin al vi.

Kune ili alvenis al la klostraj ruinaĵoj. Brigadisto alvokis :

- Lekanu ?... Fosie ?...

Aliaj ĝendarmoj jam serĉis siajn kamaradojn lasitajn gardostarante. Oni fine eltrovis ilin ĉe la eniro de la pordeto. Ili estis grunde kuŝitaj, ŝnurligitaj, buŝoŝtopitaj, iu bendo sur la okuloj.

- Sinjoro grafo, murmuris la brigadisto dum oni liberigis ilin, ni estis trompitaj kiel infanoj.

- Per kio ?

- La pafbruoj... la atako ... la fajro ... ĉiuj tiuj ŝercoj por altiri nin tien... Iu distrado... Dum tiu tempo, oni ŝnurligis niajn du knabegojn kaj la afero estis farita.

- Kiu afero ?

- La forpreno de la vundito, kompreneble !

- Nu, vi kredas ?