- Se mi kredas, ĝi estas ja la vero. Jen certe dek minutojn ke la ideo venis al mi. Sed mi estas nur sencerbulo pro ne esti pensinta tion pli frue. Ni ĉiujn kaptintus.
Kevilono frapis per la piedo pro subita koleratako.
- Sed kie, diable ? Tra kie ili pasis ? Tra kie ili forprenis lin ? Kaj li, la kanajlo, kie li kaŝiĝis ? Ĉar, finfine, kio ! Ni traesploris la kampon dum la tuta tago, kaj iu individuo ne kaŝas sin en iu tufo de herbo, ĉefe kiam li estas vundita. Estas magio, tiuj rakontoj !...
La brigadisto Kevilono ne estis ĉe la fino de siaj surprizoj. Je la tagiĝo, kiam ni eniris en la preĝoĉambron kiu servis kvazaŭ ĉelo al juna Botreleo, ni konstatis ke la juna Botreleo malaperis. Sur iu seĝo, dormis klinita la kampogardisto. Apud li, estis karafo kaj du glasoj. Ĉe la fundo de unu el ĉi tiuj glasoj, ni rimarkis iom da blanka pulvoro.
Post ekzameno, estis pruvita, unue ke Botreleo injektis iun narkotaĵon al kampogardisto, ke li kapablis eskapi nur tra la fenestro,