Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Ĉapitro 2
Izidoro Botreleo, studento de retoriko.
         Eltiraĵo el Granda ĵurnalo :
NOVAĴOJ DE LA NOKTO
Forrabo de doktoro Delatro.
Faro de grandega aŭdaco.

Ĉe la momento de presigi, oni alportas al ni novaĵon kiun ni ne maltimas garantii la aŭtentikecon, tiom ĝi ŝajnas al ni nekredebla. Ni do komunikas ĝin tute malkonfideme.

Hieraŭ vespere, doktoro Delatro, la fama kirurgo, ĉeestis kun sia edzino kaj sia filino ĉe la prezentado de Hernani, al la Franca Komedio. Komence de la tria akto, tio estas ĉirkaŭ la deka, la pordo de lia loĝio malfermiĝis; iu ĝentlemano, kiun du aliaj akompanis, klinis sin al la doktoro, kaj diris