Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al li sufiĉe laŭte por ke sinjorino Delatro aŭdu :

- Doktoro, mi havas mision el la plej dolorajn por plenumi, kaj mi estus tre dankema al vi faciligi al mi mian taskon.

- Kiu vi estas, sinjoro ?

- S-ro Tezardo, polica komisaro, kaj mi havas ordonon konduki vin al S-ro Duduiso, al la Prefektejo.

- Sed, finfine...

- eĉ ne unu vorto, Doktoro, mi petegas vin, ne unu gesto... Tie estas bedaŭrindega eraro, kaj tial ni devas silente agi kaj ne altiri ies atenton. Antaŭ la fino de la spektaklo vi estos reveninta, mi ne dubas tion.

La doktoro ekstaris kaj sekvis la komisaron. Je la fino de la prezentado, li ne estis reveninta.

Tre zorgoplena, S-rino Delatro iris al la policejo. Ŝi trovis tie la realan S-ron Tezardo, kaj ekkonis, kun granda konsterno, ke la individuo kiu forkondukis sian edzon estis nur trompisto.

La unuaj esploradoj indikis ke