Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la doktoro enveturiĝis kaj ke tiu veturilo malproksimiĝis direkten de la Konkordo.

Nia dua eldono tenos niajn legantojn informitaj pri tiu ĉi nekredebla aventuro.


Tiom nekredebla kiel ĝi estis, la aventuro estis vera. La elnodiĝo cetere ne devis malfrui kaj la Granda ĵurnalo, dume ĝi konfirmis tion en sia tagmeza eldono, anoncis per kelkaj vortoj la teatrofrapon kiu finigis ĝin.


FINO DE LA RAKONTO

kaj komenco de la supozoj.


"Ĉi matene, je la naŭa, doktoro Delatro estis revenigata antaŭ la pordon de la numero 78 de la vojo Dureto, per aŭtomobilo kiu, tuj, rapide malproksimiĝis. La numero 78 de la vojo Dureto estas nenio alia ol la kliniko mem de doktoro Delatro, kliniko kie, ĉiumatene, li alvenas je tiu sama horo.

"Kiam ni prezentiĝis, la doktoro, kiu havis interparolon kun la sekuriga servestro, tamen akceptis ricevi nin.

"- Ĉio kion mi povas diri al vi, li