respondis, estas ke oni traktis min kun la plej granda respekto. Miaj tri kunuloj estas la plej ĉarmaj homoj ke mi konas, kun agrabla ĝentileco, sprituloj kaj belparoluloj, tio kio ne estis malestimata, pro la vojaĝa longeco.
"- Kiom da tempo ĝi daŭris ?
"- Proksimume kvar horojn.
"- Kaj la celo de ĉi tiu vojaĝo ?
"- Mi estis kondukita proksime al iu malsanulo kies la stato necesis tujan kirurgian operacion.
"- Kaj ĉu tiu operacio sukcesis ?
"- Jes, sed la sekvaĵoj estas timindaj. Ĉi tie, mi responsus pri la paciento. Tien... en la kondiĉoj kie li troviĝas...
"- Ĉu malbonaj kondiĉoj ?
"- Abomenaj... Iu ĉambro de gastejo... kaj la malebleco, por tiel diri absoluta, ricevi flegadojn.
“- Do, kiu povas savi lin ?
"- Iu miraklon... kaj plie lia konstitucio el lia escepta forto.
"- Kaj vi ne povas diri pli pri ĉi tiu stranga kliento ?
"- Mi ne povas tion. Unue, mi ĵuris, kaj poste, mi ricevis la sumon de dek mil frankoj[1],
- ↑ NdT: Frankoj el 1909.