Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

profite al mia populara kliniko. Se mi ne silentas, tiu sumo estos reprenata al mi.

"- Nu do ! Vi kredas ?

"- Certe, ja, mi kredas tion. Ĉiuj tiuj homoj ŝajnas al mi ege seriozaj.

"Tiaj estas la deklaroj kiujn la doktoro faris al ni.

"Kaj aliflanke ni scias ke la sekureca ĉefo ne ankoraŭ sukcesis eltordi el li pli precizajn informojn pri la operacio kiun li praktikis ĉe la malsanulo kiun li kuracis, kaj pri la regionoj kiujn la veturilo travojaĝis. Ŝajnas do malfacile koni la veron".


Tiu veraĵo kiun la redaktoro de la intervjuo konfesis al si nekapabla malkovri, la kleruloj iom klarvidaj suspektis ĝin per simpla komparo de la faktoj kiuj okazis dum la antaŭtago en la kastelo de Ambrumesi, kaj kiujn ĉiuj gazetoj raportis tiun saman tagon en iliaj plej malgrandaj detaloj. Tie estis evidente, inter tiu malapero de iu vundita domŝtelisto kaj tiu forrabo de iu fama kirurgo, koincido kiun necesus konsideri.

La enketo, cetere, pruvas la ekzaktecon