Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la hipotezo. Sekvante la spuraron de la pseŭdo-ŝoforo kiu bicikle forfuĝis, oni konstatis ke li atingis la arbaron de Arkes, lokita je kelkdekkvin kilometroj; ke, de tie, post esti forĵetinta sian biciklon en la fosaĵon, li iris al la vilaĝo de Sankta-Nikolao, kaj ke li sendis depeŝon tiel redaktitan :


"A.L.N., OFICEJO 45, PARIZO.

"Senespera situacio. urĝa operacio. Ekspedu famulon tra ŝtatvojo dek kvar".


La pruvoj estis nerefuteblaj. Informitaj, la kunfriponoj de Parizo diligentis fari siajn aranĝojn. Je la deka vespere, ili ekspedis la famulon tra ŝtata ŝoseo numero 14 kiu randiras la arbarego de Arkes kaj kiu finatingas Diepon. Dume, okaze de la dombrulo ekbruligita de si mem, la bando de domŝtelistoj forprenis sian ĉefon kaj veturigis lin en gastejon kie la kirurgio okazis ekde la alveno de la kuracisto, ĉirkaŭ la dua matene.

Pri tio, neniu dubo. En Pontŭazo, en Gurneo, en Forĝejoj, la ĉefinspektoro Ganimard, speciale delegita el Parizo kun