Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la inspektoro Folinfano, konstatis la trapason de iu aŭtomobilo dum la antaŭa nokto... Same sur la vojo de Diepo al Ambrumesi, kaj se ni subite perdis la postsignojn de la veturilo je ĉirkaŭ duonleŭgo (±2Km) for de la kastelo, almenaŭ ni rimarkis multajn postrestaĵojn de paŝoj inter la parka pordeto kaj la klostraj ruinoj. Krome, Ganimard observigis ke la seruron de la pordeto estis cedigita.

Do ĉio klariĝis. Restis elserĉi la gastejon kies la doktoro parolis. Senpena tasko por Ganimard, traserĉema, pacienca kaj spertoriĉa veterano de polico. La nombro da gastejoj estas limigita, kaj ĉi tiu, pro la stato de la vundito, povis nur esti en la najbarlokoj de Ambrumesi. Ganimard kaj la brigadisto tuj komencis klopodegi. Je kvincent metroj, je mil metroj, je kvin mil metroj ĉirkaŭe, ili vizitis kaj priserĉis ĉion kio povis aspekti kvazaŭ gastejo. Sed, kontraŭ ĉiuj prognozoj, la mortiĝanto obstinis resti nevidebla.

Ganimard persistege esploris. Sabate, li reiris vespere enlitiĝi en la kastelo, kun la intenco fari sian propran enketon dimanĉe. Nu la dimanĉon matene, li eksciis ke iu patrolo de ĝendarmoj ekvidis dum ĉi tiu nokto mem,