silueton kiu enŝteliĝis en la kavan vojon, ekstere de la muroj. Ĉu estis komplico kiu revenis al la informiĝoj ? Ĉu ni devus supozi ke la ĉefo de la bando ne estis forlasinta la klostron aŭ la ĉirkaŭaĵojn de la klostro ?
Vesperon, Ganimard malkaŝe gvidis la ĝendarman taĉmenton direkte al la farmdomo, kaj stariĝis, lin same kiel Folinfano, ekster la muroj, apud la pordo.
Iom antaŭ noktomezo, iu individuo ekaperis el la arbaro, rapidis inter ili, transpasis la sojlon de la pordo, kaj eniris en la parkon. Dum tri horoj, ili vidis lin vagi tra la ruinaĵoj, klinante sin, grimpante la malnovajn pilierojn, foje restante senmove dum longaj minutoj. Poste, li proksimiĝis al la pordo, kaj denove pasis inter la du inspektoroj.
Ganimard kaptis lin ĉe la kolo, dum Folinfano atingis lin ĉirkaŭ la trunko. Li ne rezistis, kaj, la plej kviete de la mondo, sin lasis ligi la pojnojn kaj alkonduki al la kastelo. Sed kiam ili volis pridemandi lin, li simple respondis ke li ŝuldis al ili neniun konton kaj ke li atendos la venon de la enketa juĝisto.
Tiam ili firme alligis lin al la piedo