Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la lito en unu el la du samlimaj ĉambroj kiujn ili okupis.

Lundon matene, je la naŭa, ekde la alveno de S-ro Baptofilo, Ganimard anoncis la areston kiun li okazigis. Oni malsuprenigis la kaptiton. Estis Izidoro Botreleo.

- S-ro Izidoro Botreleo ! ekdiris S-ro Baptofilo gajeme kaj etendante la manojn al noveveninto. Kia agrabla surprizo ! Nia bonega amatora detektivo tie ĉi ! Je nia dispono... Sed estas iu ĉieldonaco ! S-ro inspektoro, permesu ke mi prezentu al vi S-ron Botreleon, retorika studento ĉe la gimnazio Janseno-de-Saillio.

Ganimard ŝajnis iom konsternata. Izidoro salutis lin per tre malalta klino, kiel al kolego kiun oni estimas pro lia valoro, kaj turnante sin al S-ro Baptofilo :

- Ŝajnas, S-ro enketjuĝisto, ke vi jam ricevis bonajn informojn pri mi ?

- Perfekte ! Unue vi fakte,estis en Veleso-la-Rozo kiam F-ino de Sankta-Verano kredis vidis vin en la kava vojo. Ni starigos, mi ne dubas pri tio, la identecon de via sozio. Poste, vi nepre ja estas Izidoro Botreleo, retorika studento, kaj eĉ bonega studento, diligenta kaj