Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ion" la malkovron de du aŭ tri pli precizaj punktoj kiuj cetere ne povis, mi certas pri tio, eskapi al vi.

- Ekzemple ?

- Ekzemple, la celo de la ŝtelo.

- Ha ! Evidente, la celo de la ŝtelo estas konata de vi ?

- Kiel de vi, mi ne havas dubon. Estas eĉ la unua afero kiun mi esploris, la tasko ŝajninta al mi pli facile.

- Pli facile, ĉu vere ?

- Dio mia, jes. Temas maksimume estigi rezonadon.

- Ne pli ?

- Ne pli.

- Kaj ĉi tiu rezonado ?

- Jen ĝi, senigita de ĉiu komento. Unuflanke estis ŝtelo, ĉar ĉi tiuj ambaŭ fraŭlinoj samopinias kaj ke ili reale vidis du virojn kiuj fuĝis kun objektoj.

- Okazis ŝtelo.

- Aliflanke, nenio malaperis tial ke S-ro Jevro asertis tion kaj ke li pli bone kapablas ol iu ajn scii tion.

- Nenio malaperis.

- El tiuj du konstatoj, nepre rezultas ĉi konsekvenco : Ekkiam