estis ŝtelo kaj kiam nenio malaperis, estas ke la elportita objekto estis anstataŭigita de identa objekto. Povas esti, mi tuj aldonas tion, ke ĉi tiu rezono ne estos konfirmata de la faktoj. Sed mi firme asertas ke estas la unua kiu devus prezentiĝi al ni, kaj ke ni rajtas formeti tion nur post serioza konsidero.
- Fakte... fakte... murmuris la enketjuĝisto, videble interesiĝanta.
- Tamen, daŭrigis Izidoro, kio estis en tiu salono kiu povis allogi la avidon de la domŝtelistoj ? Du aferojn. Unue la murtapiŝon. Tio ne povas esti. Iu malnova tapiŝo ne kopiiĝas, kaj la falsado ekfrapus viajn okulojn. Restis la kvar Rubens-aĵojn.
- Kion vi diras ?
- Mi diras ke la kvar Rubens-aĵoj alkroĉitaj sur tiu ĉi muro estas falsaj.
- Neeblas !
- Ili estas apriore falsaj, neeviteble, kaj definitive.
- Mi al vi ripetas ke tio neeblas.
- Antaŭ baldaŭ unu jaro, S-ro enketjuĝisto, iu junulo, kiu sin prezentis kiel Ĉarpeno, venis al la kastelo de Ambrumesi kaj petis la rajtigon kopii la pentraĵojn de Rubens. Tiu permeso estis akceptita de S-ro Jevro.