Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiutage, dum kvin monatoj, de mateno ĝis vespero, Ĉarpeno laboris en tiu ĉi salono. Estas tiuj kopioj kiujn li faris, kadroj kaj pentraĵoj, kiuj anstataŭas la kvar grandajn originalajn pentraĵojn legacitajn al S-ro Jevro de sia onklo, la markizo de Bobadila.

- La pruvo ?

- Mi ne havas pruvon por doni. Iu pentraĵo estas falsa ĉar ĝi estas falsa, kaj mi opinias ke eĉ ne bezonas ekzameni tiujn.

S-ro Baptofilo kaj Ganimard rigardis unu la alian sen kaŝi sian miregon. La inspektoro ne plu pensis eksteriĝi. Je la fino, la enketjuĝisto murmuris :

- Necesus scii la opinion de S-ro Jevro.

Kaj Ganimard aprobis :

- Necesus ricevi sian opinion.

Kaj ili ordonis ke oni petegis la grafon veni en la salonon.

Estis vera venko kiun gajnis la juna retorikanto. Neprigi du fakulojn, du profesiulojn kiel S-ro Baptofilo kaj Ganimardo aludi pri liaj supozoj, estis tie omaĝo kiun ĉiu ajn fieriĝus. Sed Botreleo ŝajnis nesentema por tiuj malgrandaj kontentiĝoj de