Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

memestimo, kaj ĉiam ridetanta, sen ia ajn ironio, li atendis. S-ro Jevro eniris.

- Sinjoro grafo, diris la enketjuĝisto al li, la daŭrigo de nia enketo metas nin fronte de tute neatendita ebleco, kaj kiun ni sengarantie submetas al vi. Povus esti..., mi diras, povus esti... ke domŝtelistoj, englitiĝante tien ĉi, celintis ŝteli viajn kvar Rubens-aĵojn aŭ almenaŭ anstataŭigi ilin per kvar kopioj… kopioj kiujn estis realigitaj, antaŭ unu jaro, de pentristo nomata Ĉarpeno. Bonvolu ekzameni tiujn pentraĵojn kaj diri al ni ĉu vi akceptas ilin kiel aŭtentikajn ?

La grafo ŝajnis bridi ĉagreniĝan movon, observis Botreleon, poste Baptofilon, kaj respondis sen peni alproksimiĝi al pentraĵoj :

- Mi esperis, S-ro enketjuĝisto, ke la vero restus nekonata. Tial ke estas alie, mi ne hezitas sciigi : tiuj ĉi kvar pentraĵoj estas falsaj.

- Vi do sciis tion ?

- Ekde la unua horo.

- Kial tion vi ne diris ?

- La posedanto de iu objekto neniam