- Ho ! Ĉio ĉi estis apenaŭ komplika.
- Ĉu vi volas diri ke la cetero estas ankoraŭ pli ? Mi fakte memoras ke, dum nia unua renkonto, vi mienis scii pli multe. Nu, tiom kiom mi memoras, vi asertis ke la nomo de la murdisto estis konata de vi ?
- Certe ja.
- Kiu do mortigis Johanon Daval-on ? Ĉu tiu homo estas viva ? Kie li kaŝiĝas ?
- Estas miskompreno inter ni, Sinjoro juĝisto, aŭ pli ĝuste miskompreno inter vi kaj la realeco de la faktoj, kaj tio ekde la komenco. La murdinto kaj la fuĝanto estas du apartaj individuoj
- Kion vi diras ? ekkriis S-ro Baptofilo. La homo kiun S-ro de Jevro vidis en la buduaro kaj kontraŭ kiu li baraktis, la viro kiun tiuj fraŭlinoj vidis en la salono kaj sur kiu F-ino de Sankta-Verano pafis, la homo kiu falis en la parko kaj kiun ni serĉas, tiu viro estas ne tiu kiu mortigis Johanon Daval-on ?
- Ne.
- Ĉu vi malkovris postsignojn de iu tria komplico kiu malaperus antaŭ la alveno de tiuj fraŭlinoj ?
- Ne.