Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Tiam mi ne plu komprenas... Kiu do estas la murdinto de Johano Daval ?

- Johano Daval estis mortigita de...

Botreleo interrompiĝis, restis pensema dum momento kaj reparolis :

- Sed unue necesas ke mi montras al vi la vojon, kiun mi sekvis por atingi certecon, kaj la kialojn mem de la murdo... se ne mia akuzo ŝajnus al vi monstra... Kaj ĝi ne estas tia... ne, tia ĝi ne estas... Estas detalo kiu ne estis rimarkita kaj kiu tamen havas la plej altan gravecon, tio estas ke Johano Daval, dum kiam li estis frapita, estis vestita de siaj tutaj vestoj, piedvestita de siaj botetoj de paŝado, unuvorte, vestita kiel ni estas plentage. Nu, la krimo okazis je la kvara matene.

- Mi rimarkis tiun strangecon, diris la juĝisto. S-ro de Jevro respondis al mi ke Daval trapasis parton de siaj noktoj por labori.

- La domservistoj kontraŭe diras ke li regule enlitiĝis tre frue. Sed ni konsentu ke li estis staranta : kial li malaranĝis sian liton, por tiel kredigi ke li enlitiĝis ? Kaj se li enlitiĝis, kial, aŭdante bruon, li klopodis