Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vesti sin de la piedoj ĝis la kapo, anstataŭ vestiĝi simplege ? Mi vizitis lian ĉambron la unuan tagon, dum vi tagmanĝis : liaj pantofloj estis piede de lia lito. Kiu malhelpis lin surmeti ilin plivole ol piedvesti liajn pezajn feritajn botetojn ?

- Ĝis nun, mi ne komprenas...

- Ĝis nun, fakte, vi povas konstati nur nenormalaĵojn. Ili tamen ŝajnis al mi multe pli suspektindaj kiam mi eksciis ke la pentristo Ĉarpeno - la kopiisto de la Rubens-aĵoj - estis prezentita al la grafo de Johano Daval mem ?

- Nu ?

- Nu ! Nur unu paŝo mankas por konkludi ke Johano Daval kaj Ĉarpeno estis komplicoj. Tiu paŝo, mi estis trairanta ĝin dum nia konversacio.

- Iom rapide, ŝajnas al mi.

- Fakte, necesis materiala pruvo. Nu, mi malkovris en la ĉambro de Daval, sur iu el la folioj de la skribsubaĵo kie li skribis, tiun adreson, kiu cetere troviĝas ankoraŭ tie, inverse paŭsitan de la inksorbilo : Sinjoro A.L.N., oficejo 45, Parizo. La morgaŭon, ni malkovris ke la telegramo sendita de Sankta-Nikolao de la pseŭdo- ŝoforo surhavis ĉi tiun saman adreson : A.L.N.,