Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oficejo 45. La materiala pruvo ekzistis, Johano Daval korespondis kun la grupaĉo kiu preparis la forrabon de pentraĵoj.

S-ro Baptofilo vortigis neniun kontraŭdiron.

- Konsentite. La kompliceco estas demonstrita. Kaj kion vi konkludas ?

- Unue tiun ĉi, estas ke ne estas la fuĝanto kiu mortigis Johano Daval, ĉar Johano Daval estis lia komplico.

- Kaj do ?

- Sinjoro enketjuĝisto, rememorigu al vi la unuan frazon kiun S-ro de Jevro elbuĉigis kiam li vekiĝis el sia sveno. La frazo, raportita de F-ino de Jevro, kuŝas en la protokolo : "Mi ne estas vundita. Kaj Daval... ĉu li vivas ?... La tranĉilo ?" Kaj mi petegas vin apudigi ĝin al tiu frazparto de lia rakonto, ankaŭ enskribita en la protokolo, kie S-ro de Jevro raportas la agreson : "La viro eksaltis al mi kaj sternis min per unu pugnobato sur la nukon". Kiel S-ro de Jevro, kiu estis senkonscia, povis scii vekiĝante ke Daval estis frapita de tranĉilo ?

Botreleo ne atendis respondon al sia demando. Oni estus diranta ke li hastis por mem fari ĝin kaj ĉesigi ĉian komenton. Li tuj reparolis :