Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Do, estas Johano Daval kiu gvidis la tri domŝtelistojn ĝis tiu salono. Dum li troviĝas tie kun tiu kiun ili nomas sian ĉefon, iu bruo aŭdiĝas en la buduaron. Daval malfermas la pordon. Rekonante S-ron de Jevro, li rapidas al li, armita de la tranĉilo. S-ro de Jevro sukcesis forkapti la tranĉilon, frapas lin per ĝi, kaj mem falas frapita de pugnobato de tiu individuo kiun la ambaŭ junulinoj devis ekvidi kelkajn minutojn poste.

Denove, S-ro Baptofilo kaj la inspektoro interŝanĝis rigardon. Ganimard konsternite skuetis la kapon. La juĝisto daŭrigis :

- Sinjoro grafo, ĉu mi devas kredi ke ĉi versio estas ĝusta ?...

S-ro de Jevro ne respondis.

- Ek, sinjoro grafo, via silento ebligus nin supozi...

Tre klare, S-ro de Jevro eldiris :

- Tiu ĉi versio estas ĝusta en ĉiuj aspektoj.

La juĝisto eksaltetis.

- Tiam mi ne komprenas ke vi erarigis justecon. Kial kaŝi agon kiun vi rajtis elfari, estante en sindefendo ?

- Ekde dudek jaroj, diris S-ro de Jevro,