Daval laboris kun mi. Mi fidis lin. Li donacis al mi netakseblajn servojn. Se li perfidis min, sekve de mi ne scias kiajn tentojn, mi ne volis, almenaŭ memore al la pasintecon, ke lia perfido estos konata.
- Vi ne volis, ja, sed vi devis...
- Mi ne opinias kiel vi, sinjoro enketjuĝisto. Ekkiam neniu senkulpulo estis akuzita de tiu krimo, mia plena rajto estis ne akuzi tiun kiu estis samtempe kulpulo kaj viktimo. Li estas morta. Mi opinias ke morto estas sufiĉa puno.
- Sed nun, Sinjoro grafo, nun kiam la vero estas konata, vi povas paroli.
- Jes. Jen du malnetoj de leteroj skribitaj de li al liaj komplicoj. Mi elprenis ilin el lia monpaperujo, kelkajn minutojn post lia morto.
- Kaj la instigilo por la ŝtelo ?
- Iru al Diepo, al 18 de la strato de la Stango. Tie loĝas iun S-rino Verdiero. Estas por tiu virino kiun li konis antaŭ du jaroj, por provizi siajn monbezonojn ke Daval ŝtelis.
Tiel ĉiu klariĝis. La dramo elfluis el