la ombro kaj iom post iom aperis en iu vera lumo.
- Ni daŭrigu, diras Baptofilo post kiam la grafo eksteriĝis.
- Vere, diris gaje Botreleo, mi estas baldaŭ elĉerpanta mian klerecon.
- Sed la fuĝanto, la vundito ?
- Pri tio, Sinjoro enketjuĝisto, vi scias tiom, kiom mi... Vi postsekvis lian iradon en la herbo de la klostro... vi scias...
- Jes, jes, mi scias... sed de tiam, ili forigis lin, kaj tio kion mi volus, estas indikoj pri ĉi gastejo...
Izidoro Botreleo ekridegis.
- La gastejo ! La gastejo ne ekzistas ! Estas ruzaĵo por kovri siajn spurojn al justico, sagaca artifiko ĉar ĝi sukcesis.
- Tamen, la doktoro Delatro asertas...
- He ! Ĝuste, ekkriis Botreleo kun konvinkiĝa tono. Estas ĉar la doktoro Delatro certigas, ke necesas ne kredi lin. Kiel ! Doktoro Delatro volis doni pri sia tuta aventuro nur plej nebulajn detalojn ! Li ne volis diri ion kio povis endanĝerigi la sekurecon de sia kliento... Kaj jen subite li altiras la atenton al iu gastejo ! Sed estu certa ke, se li prononcis tiun vorton