Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de gastejo, estas ke ĝi estis altrudita al li. Estu certa ke la tuta rakonto kiun li servis al ni, estis diktita al li sub minaco de teruraj revenĝoj. La doktoro havas edzinon kaj filinon. Kaj li amas ilin tro multe por malobei al geuloj kies li spertis la timigan potencon. Kaj tial li liveris al via strebado la plej preciza el informoj.

- Tiom preciza ke oni ne kapablas eltrovi la gastejon.

- Tiom preciza ke vi ne ĉesas serĉi ĝin, kontraŭ ĉiu verŝajneco, kaj ke viaj okuloj forturniĝis de la sola loko kie la viro povas esti, ĉi tiu mistera loko kiun li ne forlasis, kiun li ne kapablis forlasi ekde la momento kiam, vundita de F-ino de Sankta-Verano, li sukcesis enŝoviĝi, kiel besto en ĝia kaŝejo.

- Sed kie, fulmotondro...?

- En la ruinoj de la malnova abatejo.

- Sed ne plu estas ruinoj ! Kelkaj partoj de muro ! Kelkaj kolonoj !

- Estas tie kie li subteriĝas, S-ro enketjuĝisto, forte kriis Botreleo, estas tie kie necesas limigi viajn esplorojn ! Estas tie, kaj ne alien, kie vi trovos Arsenon Lupenon.