Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

- Arsenon Lupenon ! ekdiris S-ro Baptofilo saltante sur siaj kruroj.

Estis iom solena silento, kie daŭriĝis la silaboj de la fama nomo. Arseno Lupeno, la famkonata aventuristo, la reĝo de domŝtelistoj, ĉu eblis ke estis li la venkita kontraŭulo, kaj tamen nevidebla, kontraŭ kiu ni vane furiozis ekde pluraj tagoj ? Sed Arseno Lupeno enfalita en kapitilon, arestita, por enketjuĝisto, ĝi estis la tuja promocio, fortuno, gloro !

Ganimard ne grumblis. Izidoro diris al li :

- Vi tion samopinias, ĉu ne, S-ro inspektoro ?

- Kompreneble !

- Ankaŭ vi, ĉu ne, vi neniam dubis ke estis li la organizanto de tiu ĉi kazo ?

- Ne unu sekundo ! Lia stampo troviĝas tie. Iu atako de Lupeno, tio malsimilas al alia atako kiel iu vizaĝo al alia vizaĝo. Necesas nur malfermi la okulojn.

- Vi kredas... vi kredas... gurdis S-ro Baptofilo.

- Ĉu mi kredas ! ekkriis la junulo. Jen, nur tiu malgrava fakto : per kiuj inicialoj tiuj uloj interkorespondas inter ilin ?