Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

A.L.N., tio estas la unua litero de la nomo de Arseno, la unua kaj la lasta de la nomradiko de Lupeno.

- Ha ! Ganimard faris, nenio eskapas al vi. Vi estas kruda knabo, kaj la maljuna Ganimard demetas la armilojn.

Botreleo ruĝiĝis pro plezuro kaj premis la manon kiun la inspektoro etendis al li. La tri viroj estis proksimiĝintaj al la balkono, kaj ilia rigardo etendiĝis sur la kampo de ruinoj. S-ro Baptofilo flustris :

- Do, li tien estus.

- Li tien estas, diris Botreleo, per malakuta voĉo. Li tien estas de la minuto mem kiam li falis. Logike kaj praktike, li ne povis forkuri sen esti ekvidita de F-ino de Sankta-Verano kaj de la du servistoj.

- Kiun pruvon vi havas ?

- La pruvon, siaj komplicoj ĝin donis al ni. La mateno mem, unu el ili maskovestis sin kiel ŝoforon, veturis vin ĉi tie...

- Por reakiri la kaskedon, identigaĵon.

- Konsentite ! sed ankaŭ, kaj ĉefe, por viziti la lokojn, konstati, kaj vidi per si mem tion kio la estro iĝis.

- Kaj ĉu li komprenis ?

- Mi supozas tion, ĉar li konis la