Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin, ambaŭ klinitaj super.la spaco, ambaŭ emociitaj de la sama kredo kiel Botreleo kaj tremetantaj de la arda konvinko kiun li altrudis al ili. Jes, Arseno Lupeno estis tie. Teorie kiel fakte, li estis tie, nek unu nek la alia povis dubi tion.

Kaj estis io impresa kaj tragika scii ke, en iu enigma rifuĝejo, kuŝis sur la grundo mem, senhelpa, febra, elĉerpita, la fama aventuristo.

- Kaj se li mortus ? S-ro Baptofilo prononcis mallaŭte.

- Se li mortus, diris Botreleo, kaj ke liaj komplicoj estus certaj, zorgu pri la savo de F-ino de Sankta-Verano, Sinjoro juĝisto, ĉar la venĝo estos terura.

Kelkajn minutojn poste, kaj spite la urĝa peto de S-ro Baptofilo kiu estus volonte kontentiĝinta per tiu ĉi prestiĝan helpanto, Botreleo kies la ferioj kadukiĝis ĉi tiun saman tagon, reiris la vojon al Diepo. Li alvenis en Parizo ĉirkaŭ la kvina, kaj je la oka, li transpasis samtempe kun siaj kamaradoj la pordon de la gimnazio Janseno.

Ganimard, post iu esplorado tia detalema kia senutila de la ruinoj de Ambrumesi,