Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rehejmeniris per la vespera rapidtrajno. Alvenante hejmen, li trovis tiun ĉi depeŝon :

"Sinjoro ĉefinspektoro,

“Estinte havata iom da senokupeco fine de la tago, mi sukcesis kunigi kelkajn komplementajn informojn kiuj ne mankos interesi vin.

"De unu jaro Arseno Lupeno vivas en Parizo sub la nomo de Stefano de Vodrekso. Estas nomo kiun vi povis ofte legi en la mondumaj kronikoj aŭ la sportaj anekdotoj. Grava vojaĝanto, li okazigas longajn forestojn, dum kiuj li iras, li diras, ĉasi tigron en Bengalon aŭ bluan vulpon en Siberion. Li pasas por zorgi pri aferoj sen ke oni povu precizigi pri kiuj aferoj temas.

"Lia aktuala hejmo : 36, strato Marbovo. (Bonvolu atenti ke la strato Marbovo estas proksime al la poŝtoficejo numero 45.). Ekde ĵaŭdo la 23a de Aprilo, la antaŭtago de la agreso de Ambrumesi, oni havas nenian novaĵon de Stefano Vodrekso.

"Ricevu, S-ro ĉefinspektoro, kun mia plendankemo pro la