Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bonkoreco kiun vi montris al mi, la certigon de miaj plej bonaj deziroj.

“IZIDORO BOTRELEO.

"Postskribo - ĉefe ne kredu ke bezonis grandajn malfacilaĵojn por akiri tiujn informojn. La mateno mem de la krimo, kiam S-ro Baptofilo daŭrigis sian instrukcion antaŭ kelkaj privilegiuloj, mi havis feliĉan inspiron ekzameni la kaskedon de la fuĝanto antaŭ ol la pseŭdo-ŝoforo venis ŝanĝi ĝin. La nomo de la ĉapelisto sufiĉis al mi, vi bone pensas, por trovi la ĉenon kiu konigis al mi la nomon de la aĉetanto kaj lian hejmon".

La morgaŭo matene, Ganimard prezentis sin ĉe la 36 de la strato Marbovo. Informiĝinte ĉe la pordisto, li malfermigis al li la dekstran teretaĝon kie li trovis nenion krom cindron en la fajrujo. Kvar tagojn plifrue, du amikoj estis venintaj bruligi ĉiujn kompromitajn paperojn.

Sed ĝuste eliranta, Ganimard renkontis la leterportiston kiu alportis leteron por S-ro de Vodrekso.

Posttagmeze, la prokuroraro, submetita de la kazo,