Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

postulis la leteron. Ĝi estis stampita de Ameriko kaj enhavis tiujn liniojn, skribitaj en la angla :

“Sinjoro,

"Mi konfirmas la respondon kiun mi donis al via agento. Tuj kiam vi posedos la kvar pentraĵojn de S-ro de Jevro, sendu ilin laŭ la interkonsentita maniero. Vi kunigos kun ili la ceteron, se vi povos sukcesi, tio kiun mi dubegas.

"Iu neatendita okazo deviganta min foriri, mi alvenos samtempe kun tiu ĉi letero. Vi trovos min ĉe la Granda Hotelo.

“Harlington.

La saman tagon, Ganimard, provizita de arestmandato, veturigis al la arestejo S-ron Harlington, usonan civitanon, kulpigita pri ricelo kaj ŝtela kunkulpeco.

Tiel do, en spaco de dudek kvar horoj, danke al la vere neatenditaj indikoj de iu deksepjara knabo, ĉiuj nodoj de la intrigo malplektiĝis. Post dudek kvar horoj, tio kio estis neklarigebla iĝis simpla kaj klara. Post dudek kvar