Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

horoj, la plano de la komplicoj por savi ilian ĉefon estis malsukcesigita, la aresto de Arseno Lupeno vundita, mortanta, ne plu estis duba, lia bando estis konfuzegita, ni konis lian instalaĵon en Parizo, la maskon per kiu li kovris sin, kaj ni unuafoje malsekretigis, antaŭ ol li povintis plenumi la kompletan realigon, unu el liaj plej lertaj aferoj kaj la plej longe ellaborita.

Ĝi estis en la publiko kiel grandega muĝo de miro, admiro kaj sciavido. Jam la ruena ĵurnalisto, en tre sensacia artikolo, estis raportinta la unuan pridemandadon de la juna retorikanto, lumigante lian bonan menslertecon, lian naturan ĉarmon kaj lian kvietan memfidon. La maldiskretojn pri kiuj Ganimard kaj S-ro Baptofilo sin konfidis malgraŭ si, forportitaj de iu impeto pli forta ol ilia profesia orgojlo, klarigis al la publiko pri la rolo de Botreleo tra la lastaj okazaĵoj. Li sole faris ĉion. Nur al li revenis la tutan meriton de la venko.

Oni pasiiĝis. De la tago al la sekvanta, Izidoro Botreleo estis heroo, kaj la homamaso, subite entuziasmiĝinta, neprigis pri sia nova