Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

broŝuro subskribita de li, skribita per tajpilo kaj presita je dek ekzempleroj. Kiel titolo : Arseno LUPENO, sia metodo, pro kio li estas rutina kaj pro kio originala - sekvata de komparo inter la angla humuro kaj la franca ironio.

Tio estis detalema studaĵo de ĉiu el la aventuroj de Lupeno kie la procezoj de la famkonata domŝtelisto aperis al ni kun eksterordinara reliefo, kie oni montris al ni la mekanismon mem de liaj agmanieroj, lia tutspecialan taktikon, liaj leterojn al ĵurnaloj, liaj minacojn, la sciigon de liaj ŝteloj, mallonge, la aron de la ruzaĵoj kiujn li uzis por "eltrudi informojn" de la elektita viktimo kaj metis lin en tia mensostato ke li preskaŭ proponis sin por la insidita fiaĉo kontraŭ li kaj ke ĉio efektiviĝis, por tiel diri, kun lia propra konsento.

Kaj kiel kritiko, tio estis tiom ĝusta, tiom sagaca, tiom viva, kaj kun iu ironio samtempe tiel naiva kaj tiel kruela ke la ridemuloj tuj pasis al lia flanko, ke la simpatio de la amasoj rekte forturniĝis el Lupeno al Izidoro Botreleo, kaj ke, en la lukto kiu komencis inter ili, oni antaŭtempe proklamis la venkon de la juna retorikanto.

Ĉiuokaze, tiu ĉi venko, S-ro Baptofilo tiel