Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

serioze kiel la Pariza Prokuroro ŝajnis ĵaluzaj rezervi la eblecon al li. Unuflanke, fakte, oni ne sukcesis konstati nek la identecon de la sinjoro Harlington, nek havigi decidigan pruvon de lia aniĝo en la bando de Lupeno. Komplico aŭ ne, li obstine silentis. Multe pli, post ekzamenado de lia skribo, oni ne plu kuraĝis aserti ke estis li la aŭtoro de la interkaptita letero. Iu sinjoro Harlington, provizita de vojaĝsako kaj de iu ĉeklibro vaste provizita de banko-notoj, estis loĝinta en la Grandhotelon, jen ĉio kiun eblis certigi.

Aliflanke, en Diepo S-ro Baptofilo restis sur la pozicioj kiujn Botreleo estis konkerinta por li. Li ne faris unu paŝon antaŭen. Ĉirkaŭ la individuo kiun F-ino de Sankta-Verano prenis por Botreleo la antaŭtagon de la krimo, sama mistero. Samaj mallumoj ankaŭ pri ĉio kio koncernis la forprenon de la kvar Rubens-aĵoj. Kio okazis al tiuj pentraĵoj ? Kaj la aŭtomobilo kiu nokte forportis ilin, kiu vojo ĝi sekvis ?

En Lunero, en Iervilo, en Iveto, oni kolektis pruvojn de lia trapaso, tiel kiel en Kodebek-en-Koŭ, kie ĝi devis transiri Sejnon ĉe la tagiĝo per la vaporpramo. Sed kiam oni ĝisfunde daŭrigis la esploron, aperis