Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke la koncerna veturilo estis senkapuĉa kaj estis neeble amasigi ene kvar grandajn pentraĵojn sen tio, ke la pramistoj estu ekvidintaj ilin. Estis tutverŝajne la sama aŭtomobilo, sed tiam la demando ankoraŭ metis sin : Kio okazis al la kvar Rubens-aĵoj ?

Tiom da problemoj kiujn S-ro Baptofilo lasis sen respondo. Ĉiutage liaj subuloj priserĉis tra la kvarlatero de ruinoj. Preskaŭ ĉiutage li venis gvidi la esploradojn. Sed multe mankas por malkovri la azilon kie Lupeno agoniis - supozante ke la opinio de Botreleo estis ĝusta - multe mankas por malkovri tiun rifuĝejon, estis abismo kiun la distingita juĝisto ne ŝajnis volanta transiri.

Do estis nature ke oni sin turnis al Izidoro Botreleo, ĉar li sole sukcesis dispeli mallumojn kiuj, ekster li, reformiĝis pli intensaj kaj pli nepenetreblaj. Kial li ne furiozis kontraŭ tiu afero ? Ĝis la grado kie li trakondukis ĝin, sufiĉis al li iun strebon por sukcesi.

La demando estis metita de redaktoro de la Granda ĵurnalo kiu enŝoviĝis en gimnazion Jansenon sub la falsa nomo de Bernodo, korespondanto de Botreleo.